1. Konforme al siaj laustatutaj taskoj, "Fondajho Ivo Lapenna" (FIL) lau decido de sia Chefkunveno de la 23-a de augusto 1997 en Vieno, fondas la "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna".
2. "Instituto Ivo Lapenna" havas la celon, historie korekte kaj science pritrakti kaj disvastigi la humanecajn ideojn formulitajn de Prof. D-ro Ivo Lapenna, precipe la koncepton de "Humaneca Internaciismo" kiel idearon historie ligitan kun la Internacia Lingvo (Esperanto). La fundamento de la scienca agado kaj fonto de informoj pri Ivo Lapenna estas precipe liaj verkoj kaj lia arkivo.
3. Por efektivigi siajn celojn, la Instituto povas utiligi i.a. jenajn rimedojn:
eldonado de la verkoj de Ivo Lapenna;
disvastigo de la publikigitaj (prese, sone kaj bilde) materialoj, kiuj ligighas kun liaj konceptoj;
organizado de simpozioj, seminarioj au konferencoj lau la konceptoj kaj idearo de Ivo Lapenna;
organizado de internaciaj studrondoj pri la verko kaj biografio de Ivo Lapenna.
4. FIL per decido de sia Plenumkomitato nomumas la membrojn de la Instituto. Ordinara membro povas farighi tiu, kiu finis studadon en universitato au samranga altlernejo kaj estas preta gardi la renomon kaj la idearon de Ivo Lapenna. Membro-konsilanto de la Instituto estas la heredanto de Ivo Lapenna kaj posedanto de la arkivo (nuntempe s-ino Birthe Lapenna kaj post shi shiaj heredantoj).
5. Okaze de la unua nomumo de la membroj, la Plenumkomitato de FIL elektas unu el ili Prezidanto de "Instituto Ivo Lapenna". Lia tasko estas zorgi por la necesa komunikado inter la membroj, kunordigo de la laboro kaj faro de decidoj.
6. La membroj de la Instituto povas decidi pri Interna Regularo, kiu enhavu detalajn regulojn por ilia laboro kaj organiza procedado. Ghi povas ankau difini diversajn funkciojn (ekz. Sekretario, kasisto) kaj la elekton de funkciuloj (inkluzive de estontaj prezidantoj).
7. Se en organizaj aferoj la membroj de la Instituto pro iu kauzo ne povas fari validan decidon lau la Interna Regularo, decidas la Plenumkomitato de FIL.
8. "Instituto Ivo Lapenna" ne havas propran juran personecon; ghia jura portanto estas FIL.
9. FIL en sia bugheto povas destini difinitan sumon por la celoj de la Instituto kaj rajtigi ties organojn, agadi en la difinita financa kadro. En tiu kazo la organoj de la Instituto devas lauorde trakti la spezojn kaj raporti al la Plenumkomitato de FIL.